Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 245 (2010-06-14)
[DEJ] Fotokonkurso de PEJ - limdato 15-a de junio

Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.
Nun ni lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.
La proponojn ni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe http://foto.pej.pl.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026